Sen Reveno

Sen Reveno 가사

장르Folk
길이4:40
원문 언어EO
조회수222
가사 좌표

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
18
La horizonto rektas nun denove Trankvila estas ĉio ree Sur insulo kuŝas tutsenmove Marista korpo, sen kri' sen ve' Virino atendas ĉe la ŝiparo Lac-okule staras ŝi Atendas signon el la maro Senvorte pensas ŝi pri li Vekis ŝin timiga sonĝo Dumdorme ĉion vidis ŝi Jen ŝipo, la fulmo, granda ondo For de la hejmo perdiĝis li La maro, maro libervole Jen amika, jen perfida Submetas nur laŭguste sin Homan voĉon ne aŭskultas Superruzas ĉiam nin Riveliĝu, sekreto mara Ĉu ne plu revenos li Responde al ŝia plend' amara Aŭdiĝas monotona melodi'