Dormu milde

Dormu milde 가사

장르Folk
길이2:45
원문 언어EO
조회수694
가사 좌표

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
18
Suno moŝta post minuto, Diafana gemrubeno, Riverencos kun saluto Al la nokta suvereno. Luno brila el sateno Jam arĝenta en ĉielo. Ĉio mutas en sereno. Dormu milde, brila stelo. Infanetoj dum balbuto Time ploras sen ĉagreno. Trankviligas ilin fluto Kaj fabelo pri delfeno. Kaj malantaŭ la kurteno Kvankam regas la malhelo, Ili kuŝas sur kuseno. Dormu milde, brila stelo. Nek diskuto, nek disputo, Foren pluas la promeno En kupeo aŭ kajuto Trans la montoj ĝis haveno. Morgaŭ floros la mateno, Belos kiel akvarelo, Sed silente nun sen ĝeno Dormu milde, brila stelo.