Orangutango

Orangutango 歌詞

ジャンルFolk
時間2:32
原文言語EO
閲覧数257
歌詞座標

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
18
En kaĝo kaŭras la orangutango. Por li skeleta arbostump' figuras la praarbaron, kaj anstataŭ mango duonoranĝo sur la ter' malpuras. Tra ŝnur' li grimpas kvazaŭ tra lianoj. Anstataŭ branĉoj fera krad' aĵuras. Ho, arba virtuozo, viaj manoj kvarope svingas la elastan korpon, kiu en ĉiuj nervoj kaj organoj spegulas min, mokante mian turpon. Mi, homo, frato via laŭ la sango, envias vian flugfacilan kurbon kaj vian formadapton, ho orango.