Knabo kaj kajto

Knabo kaj kajto 歌詞

ジャンルFolk
時間4:23
原文言語EO
閲覧数531
歌詞座標

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
18
Rigardante la ĉielon Post longa atend' La knabo eksaltas ĉar leviĝis la vent' La kajto tre belas En ruĝa kolor' Ĝin faris la knabo Bategas la kor' Rapide ĝi flugas Fariĝas malgranda Laŭte li ĝojas La ŝnuron tenante Kia granda sukceso Post longa labor' Li firme ĝin tenas De l'okuloj jam for Knabo kaj kajto Kia granda plezur' Realo kaj revo Kia bel-aventur' Knabo kaj kajto Kia granda plezur' Realo kaj revo Kia bel-aventur' Jen ĝi aperas En ĉiela lazur' Jen ĝi forestas Post blanka nubmur' Ili kune nun svingas En bel-harmoni' Li sentas sin kajto La kajt' estas li