歌词坐标
EO原文歌词
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
En skuno mi vojaĝos al la suda mar'
Per ĉi velado pasos pli ol unu jar'
Jo ho! La alta vel', jo ho! la venta pel'
Jo ho! La sala hulo, jo ho! la salta pru',
Ni vojas al la suda mar' kaj ne revenos plu;
Funebru, junulinoj, maristo iras nun.
Kaj sur koral-insulo, kun perloj en lagun'
Jo ho! Li trovos junan karulineton brunan
Kaj la veladon skunan li ne memoras plu!
Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Li ne memoros plu!
Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Li ne memoros plu!
Mi amis vin, Katina, per pasia am'
Sed voĉo de la suda maro vokas jam
Jo ho! La alta vel', jo ho! la venta pel'
Jo ho! La verda fundo, jo ho! la flusa flu',
Ni vojas al la suda mar' kaj ne revenos plu.
Mi lasas vin, Katina, ploranta sur la kaj',
Kaj mia kor' sopiras antaŭen al Havaj',
Jo ho! Mi trovos junan karulineton brunan,
Kaj nian vivon kunan mi ne memoros plu!
Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Mi ne memoros plu.
Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Mi ne memoros plu.
Ni vojas al la suda mar' kaj ne revenos plu!
Ni vojas al la suda mar' kaj ne revenos plu!






