La granda kermeso

La granda kermeso 歌词

流派Folk
时长4:50
原文语言EO
浏览量518
歌词坐标

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
18
Ni venis en Mondon, hazarde, pasie. Ni tute ne trudis nin por la eniro. La viv-karuselo nin svingas ebrie Kaj lasas nin sobre sur brua foiro. Ni flugas senzorge tra tempo junula, Ni plugas tra agxo matura, regula. La jaroj severe tik-tak-inventaras, Gxis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras, Dum gurdas kaj vibras la vivo sen cxeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso. Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite. Nur kelkaj petegas pli baldaux eliri. Tumulto de l' tagoj silentas subite, Finita la strecxo sukcesojn aspiri. Jam vanas subigxi al novaj postuloj, Rikanas dubemo sardonaj speguloj, Sed floro velkinta plensense odoras, Pasintajn somerojn ni milde memoras, Dum gurdas kaj vibras la vivo sen cxeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.