Ardas Havena Vivo

Ardas Havena Vivo 歌词

流派Folk
时长4:14
原文语言EO
浏览量448
歌词坐标

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
18
Ardas havena vivo (vivo, vivo) Laŭtas tumulta aktivo (aktivo, aktivo) Movas sin formoj, fumoj Buntas kostumoj, lumoj Ridas la mevorandoj bluas ĉielo, ondoj Dancas sennombraj ŝipoj Ĝojas maristaj skipoj Bele somero varmas En la haveno svarmas Fiŝoj jen brile oraj Homoj nur bonhumora Tra la foiraj budoj Kuras la bubaj ludoj Klaĉas la dommastrinoj Fluas bieroj, vinoj Sur la najbara strando Flirtas junula bando Flikas olduloj lerte Retojn plektitajn sperte Kun harmonio, akordoj Vibras muzikaj kordoj Spiras akordeono Kantas kun gurdo fono Buntas kostumoj, lumoj Movas sin formoj, fumoj Laŭtas tumulta aktivo Ardas havena vivo