Tauba kaj Kerana (Malbeno - 1ª parto)

Tauba kaj Kerana (Malbeno - 1ª parto) 歌词

年份2016
时长4:31
原文语言EO
浏览量111
歌词坐标

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
18
Malbono, deziro, kaj avideco Formas la spiriton Tauba Kiu estas logita de Kerana Li prenis homan formon Por la junulinon konkeri Sed ne konsentis Kerana Kaj Tauba alimaniere Provis dum sep lunoj Sed ne konsentis Kerana Lia deziro kaj avideco Kreskis ĉiumomente Li koleris kaj planis forrabi Keranan Lia frato, lia malo La spirito Angatapiri´ Kiu antaŭvidis la tragedion, kaj proponis Li estis ricevita per batoj Kaj li tuj sin protektis La batalo daŭris dum sep noktoj En la oka tago Tauba paŭzon proponis Kaj sub la suno ripozis Lia deziro kaj avideco Kreskis maksimume Li trompis Angatapiri´ Pro deziro al Kerana Li atendis noktomezon Por Keranan forrabi Ĉe la sunleviĝo Fore li jam estis Li jam estis fore