가사 좌표
EO원문 가사
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Dumnokte sur la strat'
sentis min kiel vagabond'
Kinejen la voj'
pense for de ĉi tiu mond'
La filmo adis senĉese pri
banalaĵoj, milopa seri'
Tiam mi ŝin vidis
- kaj laŭta kri'
Mia ĝu' kaj detru'
Mi ŝin nur vidis en la filmo
Poste ne plu
Mia ĝu'
kaj detru', tru, tru,
ie ajn
estas ŝi aŭ ĉu estis ŝajn'
Ŝi sin kaŝas
vane, vane
Mi parolis kun la filmostar'
sed ne helpis, o, kia koŝmar'
Arde
atendas mi signalon.
Mia ĝu' kaj detru'
Mi ŝin vidis nur en la filmo
Poste ne plu
Mia ĝu'
kaj detru', -tru', -tru'




