Valso kun Komunistino

Valso kun Komunistino 가사

장르Folk
길이4:48
원문 언어EO
조회수243
가사 좌표

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
18
Do ni ambaŭ starante, sendube prezentante nin Fieraj kamaradoj de l' flag' Jen vi bela aktoro, afektante honoro Sed evitu nur resti papag' Kaj miaj scioj pri ruĝa histori' kreas pordojn por mi En dancejo denove, ĉu ankaŭ vi povas Eklerni la dancojn de l' am'? Ŝi demandis ridante, deloge dancante "Ĉu kuraĝas vi eliri de l' ban'? Proksimiĝu dancante, amik', en teatro-komik'" En aero ni birdas, en akvo ni fiŝas Kaj foje en mallumon laŭ kor' Ni posedas nenion, tamen pli ol aliaj Enŝlositaj en pala kolor' Kion fari kun tia odor'? Ĉu forgesu ĝin per amor'? Poste en la preĝejo, la komputilejo Monkolekto ne plaĉos al ni Certe la pastro proponos, sed kiu bezonos ĝin? Ĉu dio aŭ la hierarki'? Inter niaj okuloj, la lum', nia transvorta plenum' En aero ni birdas, en akvo ni fiŝas Kaj foje en mallumon laŭ kor' Ni posedas nenion, tamen pli ol aliaj Enŝlositaj en pala kolor' Kion fari kun tia odor'? Ĉu forgesu ĝin per amor'? Reciproke valsante, tra la nokto parolante En la lingvo de paco kaj am' Eble trovis ni pecon de ia libereco En la ombro de la granda tamtam' Proksimigi dancante amik' povas esti mondpolitik' En aero ni birdas, en akvo ni fiŝas Kaj foje en mallumon laŭ kor'. Ni posedas nenion, tamen pli ol aliaj Enŝlositaj en pala kolor'. Kion fari kun tia odor'? Ĉu forgesu ĝin per amor'?