가사 좌표
EO원문 가사
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Reĝo de l´ bestoj
Loĝanto de l´ arbaro
Rajdanto de la sovaĝa porko
Teruro de la ĉasistoj
Aŭskultu mian voĉon
Respondu nian preĝon
La tero estas vivo
por mia popolo
Kaj la arbaro
ofertas nian nutraĵon
Ni oferos nian korpon
Aŭskultu niajn kantojn
Min kunvoku se vi volas
Veku mian sovaĝan animon
Venigu ekvilibron
al la arbaro
Sendu nian nutraĵon
Benu nin en la ĉaso
Aŭskultu mian voĉon
Respondu niajn preĝojn
Ho protektanto de la tuta besto, mi preĝas al vi
Ho Kaapora, via granda regno estas ankaŭ ni







