Ĉu Timigas la Ombro

Ĉu Timigas la Ombro 歌詞

ジャンルFolk
時間4:48
原文言語EO
閲覧数182
歌詞座標

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
18
Ĉu vi vivumas aspektante feliĉa? Ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt’ de la maten’? Dum vi sentas vin inda Nur per nomo mirinda Amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen’ Ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj Pri vero, pri vivo, pri vi? Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti Nur momenton por plori kaj krii? Tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj Sed ankaŭ per jugo portiĝas belec’ Jen monujo profitanta de homaro timanta La senvorta premego de malvalorec’ Ĉu timigas la ombro? Ĉu timigas silento, memvida momento Kiel starus vi antaŭ Di’? Ĉu mi rajtas vin peti, ĉi-tiame fideti Je la blinda aminda valoro de vi? En la mallumo Burĝonas la nokto Je brilantaj folioj La spacoj Fumas per stelofaruno Kiu ĝermas Sur via korto Kaj kiu iam Eksplodigos vian domon Kaj kiu iam eksplodigos vian domon