Batal-himno

Batal-himno 歌詞

ジャンルGospel / Religious
時間6:26
原文言語EO
閲覧数178
歌詞座標

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
18
La okuloj vidis gloron de venado de l' sinjor', Li elserĉas la pekulojn jes kun tre indigna kor'; Li malligos sian glavon en severa juĝa hor'; Marŝadas lia ver'. De la sankta mond-savanto vidis gloron la homar', En la mondo tiel sanga estas nun martirtombar', Estu jena la rakonto, ke ne restu sklavular'! Antaŭen marŝas di'. Ho mi vidis la sinjoron en la fajroj de tendar', En malseka ros' vespera ĉiam staris la altar'. Jes mi legas la kondamnon per flagrantaj lampoj ĉar Marŝadas lia tag'. Jes mi legis sanktan skribon en multvica armilar', “kiel vi al la pekuloj, faros mi al vi homar'” La heroo la savanto la serpenton venku ĉar Antaŭen marŝas di'. Li sonigis la trumpeton, vokon ne revokos li; Vere antaŭ la juĝseĝo provos korojn li al ni; Ho, rapidu la animo, ekrespondu ĝoje mi, Antaŭen marŝas di'. Jen la sankta virgulino naskis kriston trans la mar', Kun la gloro en lia brusto por ŝanĝiĝu la homar'. Li sanktigis la homaron, ni malligu homojn ĉar Antaŭen marŝas di'.