Ni Hisu La Velojn

Paroles de Ni Hisu La Velojn

GenreFolk
Durée3:43
Langue originaleEO
Vues581
Coordonnées des paroles

Paroles originales

EO
Traduction indisponible. Les paroles originales sont affichées.
18
Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent' Finfine ni foriru en ĝusta moment' Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor' La ŝip' estas preta, ni iru nun for! Subiris jam la luma sun', La ŝipo laca dormas nun. En la haveno post vojaĝ' Ripozas nun la ekipaĵ'. Maristoj tra la stratoj vagas Dum aliaj brandon pagas Kaj post plezura aventur' Jen ŝipen ili kantas nur: Post longa nokt' en luna lum' Kaj tro facila amindum', La viroj nun kun iluzi' Dormante pensas nur pri ŝi, Sed frumaten' retrovas sin Forgesita jam la karulin'. Ĝojigas nur la vent' de la mar' Ekkantas jam la maristar': Sur ŝaŭma akvo velas ĝi Kun vasta maro antaŭ ŝi. Fidinda por la maristar' Ĝi estas heimo sen kompar'. Neniu loko sur la ter' Plibonas kontraŭ la mizer'. Mildiĝas bona akra sent' Forigas ĝin la mara vent'.