La Espero

Letra de La Espero

GéneroClassico
Duración2:04
Idioma originalEO
Vistas1.3K
Coordenadas de la letra

Letra original

EO
La traducción todavía no está disponible. Mostramos la letra original.
18
En la mondon venis nova sento Tra la mondo iras forta voko Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu ĝi al loko Ne al glavo sangon soifanta ĜI la homan tiras familion Al la mond' eterne militanta ĜI promesas sanktan harmonion Sub la sankta signo de l' espero Kolektiĝas pacaj batalantoj Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj Sed dissaltos la obstinaj baroj Per la sankta amo disbatitaj Sur neŭtrala lingva fundamento Komprenante unu la alian La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne laciĝos ĜIs la bela sonĝo de l' homaro Por eterna ben' efektiviĝos