Hejmo

Hejmo লিরিক্স

সময়3:16
মূল ভাষাEO
ভিউ89
লিরিক্স স্থানাঙ্ক

মূল লিরিক্স

EO
অনুবাদ এখনো নেই। মূল লিরিক্স দেখানো হচ্ছে।
18
Junaj geedzoj ĝin aĉetis. ŜI kudris; li ĉarpentis. Ligno Kaj ŝtofo ordigite netis, Kaj meblo ŝajnis amosigno. Ili vivadis pene, ŝpare, Sed ĝoje, kreis sian neston, Revadis pri la hejmo pare, Kaj prifieris tolokeston; Tapetis murojn, plantis florojn, Preparis robojn por la tria - Kiu alportis ja laborojn, Sed igis hejmon ĝojradia. Pli da infanoj; pli da penoj; Da maltrankvilo, kaj sufero; Pli da laboroj, pli da benoj, Da estonteco kaj espero. Mebloj akiris siajn mitojn; Infanoj kreskis; ili kreis Proprajn memorojn, etajn ritojn; Mezaĝa paro jubileis - Bombo detruis dum sekundo Rikoltajn dudekkvin septembrojn, Kaj lasis sur malpura grundo Nur meblopecojn, sangajn membrojn.