লিরিক্স স্থানাঙ্ক
EOমূল লিরিক্স
অনুবাদ এখনো নেই। মূল লিরিক্স দেখানো হচ্ছে।
Ni naskiĝas liberaj
Kiel birdoj en ĉiel´
Kiel jaguaroj danĝeraj
Aŭ la helo de l´ stel´
Sovaĝaj animoj ni estas
Patrintero nutras nin
La naturon ni ne detruas
Tio estas vera krim´
(refreno) Eĉ se nia popolo malaperos de la ter´
Niaj spiritoj restos liberaj
Kaj la eĥoj de niaj kantoj
Ankoraŭ eĥos en l´ aer´
Ni naskiĝas liberaj
Vento blovas sur harar´
Niaj mensoj estas puraj
Ne makulas la homaron
Sovaĝaj animoj ni estas
Unuaj loĝantoj de Brazil´
Strangaj estaĵoj ĉi tie alvenis
Kaj mortigis homojn en seri´







